Ĉinio kaj Bangladeŝo decidis plialtigi siajn rilatojn
Yu Publikigita: 2024-07-10 21:53:29

Ĉinio kaj Bangladeŝo merkrede altigis siajn rilatojn al ampleksa strategia kunlabora partnereco. Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj bangladeŝa ĉefministro Sheikh Hasina anoncis tion dum renkontiĝo en Pekino.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Bangladeŝo estas amikaj najbaroj, kiuj komprenis unu la alian kaj konservis amikecajn interŝanĝojn dum miloj da jaroj. Depost la starigo de diplomatiaj rilatoj, la du landoj ĉiam respektis kaj subtenis unu la alian, traktis unu la alian egale kaj kunlaboris por reciproka profito, donante ekzemplon de amikaj interŝanĝoj kaj reciprokprofita kunlaboro inter landoj, precipe tiuj de la "Tutmonda Sudo".

Xi akcentis, ke Ĉinio volas interŝanĝi spertojn kun Bangladeŝo pri partia kaj ŝtata regado kaj disvolvaj politikoj, plifortigi sinergion de disvolvaj strategioj, profundigi kunlaboron en ekonomio kaj komerco, investo, konektebleco kaj aliaj kampoj, subteni pli da ĉinaj entreprenoj plifortigi kunlaboron de industria investo kun Bangladeŝo, antaŭenigi la integriĝon kaj disvolviĝon de industriaj kaj provizaj ĉenoj inter la du landoj, kaj helpi Bangladeŝon atingi nacian disvolviĝon. Li aldonis, ke Ĉinio volas strikte kunlabori kun Bangladeŝo en internaciaj kaj regionaj aferoj, plifortigi kunordigon kaj kunlaboron ene de la UN kaj aliaj multflankaj kadroj, disvolvi komunajn valorojn de la homaro kaj antaŭenigi la konstruadon de homa komunumo kun komuna estonteco.

Hasina diris, ke Bangladeŝo esperas lerni de la sukcesa disvolva sperto de Ĉinio, plivastigi kunlaboron en kampoj kiel ekonomio, komerco, infrastruktura konstruo kaj malriĉec-redukto, kaj plifortigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn inter la du landoj. La iniciato pri komuna konstruado de la Zono kaj Vojo forte antaŭenigis ekonomian disvolviĝon kaj plibonigis la vivtenon de homoj en la regiono. Bangladeŝo plu aktive partoprenos en la kunlaboro de komuna konstruado de la Zono kaj Vojo. Ŝi aldonis, ke ŝia lando bonvenigas la ĉinan flankon aktive partopreni en la integra disvolva plano pri suda Bangladeŝo, kaj helpi la landon realigi la Vizion 2041, kaj ke ŝi kredas, ke la bangladeŝa-ĉina ampleksa strategia kunlabora partnereco atingos pli grandan disvolviĝon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree