Xi sendis gratulon al mongola prezidento okaze de Nacia Tago de Mongolio
Pluveta Publikigita: 2024-07-11 17:54:28

La 11-an de julio, ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al mongola prezidento Ukhnaagiin Khurelsuh okaze de la Nacia Tago de Mongolio.

Xi montris, ke Ĉinio kaj Mongolio estas gravaj najbaroj, kaj disvolvi longdaŭrajn bonnajbarecon kaj amikajn rilatojn konformas al la bazaj interesoj de la du popoloj. Li diris, ke li pretas labori kun prezidento Khurelsuh por protekti la politikan fundamenton de la rilatoj inter Ĉinio kaj Mongolio, profundigi duflankajn interŝanĝojn kaj kunlaboron kaj antaŭenigi la sanan kaj stabilan disvolviĝon de la ĉina-mongola ampleksa strategia partnereco laŭ la ĝusta vojo, sub la gvidado de la konstruado de la ĉina-mongola komunumo kun komuna estonteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree