Ĉinio publikigis raporton ĵaŭde por reaserti sian firman obĵeton kontraŭ la arbitracia verdikto de la Suda Ĉina Maro, dirante, ke la verdikto grave damaĝas la internacian juran ordon kaj la maran regadon.
La raporto asertas malkaŝi la politikan fonon de la arbitracia tribunalo kaj la historiajn erarojn de ĝia decido, kaj celas puŝi koncernajn partiojn solvi disputojn per intertraktado kaj trakti krizojn per regularo.
La raporto estis kompilita de la Huayang Centro pri Mara Kunlaboro kaj Oceana Regado, la Nacia Instituto por Studoj pri la Suda Ĉina Maro kaj la Ĉina Societo de Internacia Juro. Ĝi analizis la esencon de la disputoj, ekzamenis la jurisdikciajn demandojn de la arbitracia verdikto, liveris laŭleĝajn interpretojn pri historiaj rajtoj kaj la statuso de insuloj kaj insularoj, kaj esploris la reprezentivecon de la arbitracia tribunalo, celante malkaŝi la erarojn de la verdikto kaj ĝia malutila influo al la internacia jura ordo.