Hodiaŭ ni daŭrigu nian rakonton pri malnovaj amikoj de Ĉinio. La hodiaŭa ĉefrolo estas Mukhsin Fargani, profesoro en Ain Shams Universitato en Egiptio.
En 1977, li eniris la lingvan kolegion de Aida por studi la ĉinan lingvon, kaj post la diplomiĝo li restis kiel instruisto. La integra amo por literaturo kaj ĉina kulturo kondukis lin oficiale okupiĝi sur la vojo de tradukado de ĉinaj literaturaj verkoj dum sia dua studado en Ĉinio.
Mukhsin diris, ke fremdlingvaj libroj en Egiptio estis plej multe tradukitaj el la angla aŭ la franca versioj, kio inspiris Mukhsin, kiu jam estis ĉinlingva instruisto en la tempo, provi direktan tradukadon de ĉinaj verkoj por la Egiptaj legantoj.
Ĉiutage post fino de laboro en la lernejo kaj reveno al hejmo, Mukhsin eniris en sian ĉambron kaj komencis esplori la mondon de literaturo. Legi librojn, poste traduki ĝis laciĝo, poste daŭrigi tradukadon ripetis tagon post tago. Per tia persistema pasio li finis la tradukon de antikvaj literaturaj klasikaĵoj, kiujn eĉ multaj ĉinoj malfacile komprenas, kiel la Analektoj de Konfuceo, La Libro de Poezio, La Klasikaĵo de Taŭo kaj Virto, kaj La Kronikoj de la Militantaj Regnoj.
Pro siaj signifaj kontribuoj pri tradukado de ĉinaj literaturaj verkoj kaj akcelo de kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj arabaj landoj, Mukhsin estis donita de la "Premio de Speciala Kontribuo por Ĉinaj Libroj" en 2013, kaj li estis la unua arabo, kiu ricevis tiun premion.
"Mi sentas min honora kaj fiera, ke mi skultis manojn kun prezidanto Xi, kiu persone donis al mi la medalon pro elstara kontribuo al amikeco ĉina-araba dum lia vizito en Egitpio 2016.”
“Samtempe mi sentas ankaŭ, ke la ŝarĝo sur miaj ŝultroj pli multe graviĝis."
Ni kredas, ke en la proksima estonteco ni certe vidos pliajn rakontojn pri Mukhsin kaj Ĉinio.