Proparolanto de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj diris jaŭde, ke Ĉinio kondamnas kaj forte oponas la deklaracion de la Vaŝingtona Pintkunveno de NATO (Nord-Atlantika Traktat-Organizo), kiu troigas streĉecon en la azi-pacifika regiono kaj estas plena de militemaj rimarkoj kun la malvarm-milita pensmaniero.
“Ĝia enhavo rilata al Ĉinio estas plena de antaŭjuĝoj, kalumnioj kaj provokoj,” diris proparolanto Lin Jian, aldonante, ke Ĉinio postulis seriozan traktadon kun NATO.