Raportoj konfirmas, ke Filipinoj detruas ekologion de Suda Ĉina Maro
Yu Publikigita: 2024-07-11 17:13:44

En la lastaj du tagoj Ĉinio publikigis du gravajn raportojn pri la Suda Ĉina Maro, nome la raporton pri la enketo kaj taksado de la mara ekomedia stato de la insulo Huangyan kaj la enketraporton pri damaĝo al la koralrifa ekosistemo fare de kontraŭleĝe grundiĝinta militŝipo en la rifo Ren'ai. La konkludoj estas, ke la media kvalito de la akvoj de la insulo Huangyan estis bonega kaj la koralrifa ekosistemo estas sana, dum la koralrifa ekosistemo de la rifo Ren'ai estas grave difektita, ĉefe pro la kontraŭleĝe grundiĝinta filipina militŝipo kaj la rilataj homaj agadoj.

Surbaze de satelitaj telesensaj datumoj kaj ankaŭ de surlokaj enketaj datumoj, la ĉina flanko determinis, ke la filipina militŝipo, kiu estis kontraŭleĝe grundiĝinta en kaduka stato dum 25 jaroj, grave difektis la diversecon, stabilecon kaj daŭrigeblecon de la koralrifa ekosistemo de la rifo Ren'ai.

La raportoj de la ĉina flanko estas pravigitaj kaj bazitaj sur objektivaj faktoj kaj sciencaj esploroj. La postulo de Ĉinio, ke la filipina flanko forigu la militŝipon kontraŭleĝe grundiĝintan sur la rifo Ren'ai, estas ne nur legitima paŝo por protekti suverenecon kaj marajn rajtojn kaj interesojn, sed ankaŭ tre respondeca ago al la mara medio por malebligi pluan detruon de la mara ekosistemo de la rifo Ren'ai.

Kontraste, la ekosistemo de la insulo Huangyan, kiu estas sub la protekto kaj superrigardo de Ĉinio, prezentas viglan bildon. Ĝenerale, la stato de la koralrifa ekosistemo de la insulo Huangyan estas komparebla al tiu de la mondfama Granda Bariero-rifo.

Ĉi tiu trovo estas atesto de la efikeco de Ĉinio en protekto de la mara ekosistemo. Ĉinio aktive antaŭenigas la konstruadon de mara komunumo kun komuna estonteco. Ĝis nun Ĉinio establis bluajn partnerecojn kun la Eŭropa Unio, membroj de la Aoscio de Sudorient-Aziaj Landoj, pacifikaj insul-landoj, arktaj landoj kaj sudamerikaj landoj, tiel farante gravan kontribuon al la protekto de la Suda Ĉina Maro kaj tutmonda mara ekologio.

Do kion faras Filipinoj? Ripeta media detruado kaj kontraŭleĝa fiŝkaptado en la Suda Ĉina Maro kaŭzis severan damaĝon al la mara ekosistemo de la Suda Ĉina Maro.

La faktoj estas tre klaraj: Kiu estas la media detruanto en la Suda Ĉina Maro? Protekti la maran medion estas afero por homa bonfarto. La demando de la Suda Ĉina Maro ne devas fariĝi politika ilo de iuj landoj por serĉo de geopolitika konfrontiĝo kaj egoismaj interesoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree