“Novaj kamparanoj” revenintaj al kamparo metas novan kinetan energion por prosperigo de vilaĝo
Ĝoja Publikigita: 2024-07-11 17:21:38

Laŭ raporto, de 2021 ĝis la fino de 2022 en la tuta lando 12,2 milionoj da homoj revenis aŭ iris al kamparo por fari entreprenadon. Kaj en 2025 la cifero superos 15 milionojn laŭ Plano de Konstruado kaj Disvolvado de Talentuloj de Agrikulturo kaj Kamparo dum la 14-a Kvinjara Periodo (2021 – 2025) . Kiam multaj junuloj sopiras al grandaj urboj , pli kaj pli da junuloj elektis radiki en grundo, revenis hejmen kaj fariĝis "novaj kamparanoj".

La 19-an de junio, Wu Xia vendas freŝajn lokajn zingibrajn produktojn de en rekta elsendo interrete. Wu naskiĝis en la 90-aj jaroj de la lasta jarcento en Xinfeng-gubernio, distrikto Nanhu, urbo Jiaxing, provinco Zhejiang, sudorienta Ĉinio. Post diplomiĝo en universitato, Wu revenis al la hejmloko kaj komencis entreprenadon. Por vendi trajtajn produktojn de la hejmloko eksteren, ŝi gvidis kolegojn de la sekcio de vendado vendi produktojn en butikoj kaj superaj merkatoj en provincoj Jiangshu kaj Zhejiang, kaj municipo Ŝanhajo; kaj interrete ŝi entreprenis retajn butikojn sur multaj platformoj, la jara vendsumo atingis 12 milionojn da juanoj, kio akcelis komunan riĉiĝon de popolamasoj.

La 19-an de junio, Deng Meilin plukas ĵus maturajn vinberojn en ŝedoj. Fininte lernadon en universitato en 2017 ŝi revenis al Daqiao-gubernio, distrikto Nanhu, urbo Jiaxing, provinco Zhejiang, sudorienta Ĉinio kaj fondis turisman kaj kulturan korporacion, familian farmon kaj studion de rekta elsendo por interreta vendado. Pere de merkatigo en socikvartaloj kaj rekta elsendo por interreta vendado, ŝi rekomendis lokajn bonkvalitajn fruktojn en merkatoj, altigis valorojn de markoj de agrikulturaj produktoj kaj donis verajn profitojn al lokaj kamparanoj.

La 19-an de junio, Cai Yueqin pakas ĵus prilaboritajn rizojn en prilaborejo. Cai posedas familian farmon en Xinfeng-gubernio, distrikto Nanhu, urbo Jiaxing, provinco Zhejiang, sudorienta Ĉinio. Ŝi naskiĝis post 1995 kaj estas nova kamparano. Kun edzo ŝi uzis novan modelon kulturi rizon kaj tritikon, ne nur reduktis uzadon de kemiaj grasumoj kaj insekticido, sed ankaŭ garantiis sekurecon de kvalito de rizo kaj tritiko.

En la pasintaj jaroj la distrikto Nanhu persistis en prosperigo de vilaĝo per talentuloj kaj ellaboris serion da politikoj kaj rimedoj, subtenis "novajn kamparanojn" reveni al la hejmloko por entreprenado, akcelis grupan disvolvon de "novaj kamparanoj", formis amasajn trajtajn markojn. Uzante novajn teknologiojn "novaj kamparanoj" antaŭenigis agrikulturan modernigon, ankaŭ metas novan kinetan energion kaj novan viglecon por prosperigo de vilaĝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree