Xi renkontiĝis kun ĉefministro de Salomonoj
Yu Publikigita: 2024-07-12 20:46:50

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun ĉefministro Jeremiah Manele de Salomonoj en la Granda Popola Halo en Pekino vendrede.

Xi diris, ke Ĉinio ĉiam sekvas sendependan kaj pacan eksteran politikon, kaj opinias, ke ĉiuj landoj, ĉu grandaj aŭ malgrandaj, fortaj aŭ malfortaj, kaj riĉaj aŭ malriĉaj, estas egalaj. Li akcentis, ke amika kunlaboro de Ĉinio kun pacifikaj insul-landoj kiel Salomonoj estas sincera klopodo por helpi al tiuj landoj atingi disvolviĝon, kio estas reciproka helpo kadre de "suda-suda kunlaboro" kaj celas komunan disvolviĝon de la "Tutmonda Sudo", tamen tio estas direktita al neniu tria partio kaj serĉas neniun privatan gajnon. Ĉinio volas plu liveri helpon al Salomonoj por ĝia disvolviĝon laŭ sia kapablo, plifortigi kunordigon kaj kunlaboron kun ĝi en multflankaj organizoj kiel la Unuiĝintaj Nacioj kaj Forumo de Pacifikaj Insul-landoj, kaj protekti la komunajn interesojn de evoluantaj landoj.

Manele diris, ke la Tutmonda Disvolva Iniciato, la Tutmonda Sekureca Iniciato kaj la Tutmonda Civiliza Iniciato proponitaj de prezidanto Xi estas favoraj por akceli pacon, stabilecon kaj komunan disvolviĝon de la mondo, kaj aparte gravaj por malgrandaj landoj kiel Salomonoj. Danke al la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, Salomonoj atingis gravan progreson en infrastruktura konstruado kaj aliaj kampoj. Salomonoj firme observas la principon de unu Ĉinio kaj rezolute oponas ajnan formon de "tajvana sendependeco". Manele aldonis, ke Salomonoj firme subtenas la klopodojn faritajn de la ĉina registaro por nacia reunuiĝo, kaj esperas plue profundigi sian ampleksan strategian partnerecon kun Ĉinio kaj konstrui komunumon de komuna estonteco kun Ĉinio.

La du flankoj publikigis Komunan Deklaron de Ĉinio kaj Salomonoj, konsentante profundigi ampleksan strategian partnerecon de reciproka respekto kaj komuna disvolviĝo inter la du landoj por la nova epoko, kaj konstrui ĉina-salomonann komunumon kun komuna estonteco por la nova epoko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree