La 11-an de julio, Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj ministro pri eksteraj aferoj, telefone interparolis kun Caspar Veldkamp, la nova ministro pri eksteraj aferoj de Nederlando.
Wang diris, ke sub la gvidado de ŝtatestroj de la du landoj kaj la klopodoj de ambaŭ flankoj, la malferma kaj pragmata ampleksa kunlabora partnereco inter Ĉinio kaj Nederlando senĉese disvolviĝis, alportante palpeblajn profitojn al la dulandaj popoloj kaj kontribuante al la paca evoluado de la regiono kaj la mondo. Ĉinio donas grandan gravecon al ĉina-nederlandaj rilatoj kaj volas starigi intimajn rilatojn kun la nova nederlanda registaro, fari ĉiuflankan dialogon kaj plifortigi reciprokan komprenon.
Wang diris, ke Ĉinio subtenas la eŭropan integrigan procezon, subtenas la disvolviĝon kaj kreskon de la EU kaj strategian memstarecon. Li diris, ke li kredas, ke la nederlanda flanko puŝos la eŭropan flankon rigardi Ĉinion objektive kaj racie, kaj ludi konstrueman rolon por konservi la sanan kaj stabilan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj la EU. Nederlando estis fondita sur komerco kaj ĉiam subtenis liberan komercon. Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kun Nederlando por kune konservi la stabilecon de la tutmonda produktaj kaj provizaj ĉenoj.
Wang diris, ke la ĵus okazigita Vaŝingtona Pintkunveno de NATO faris senbazajn akuzojn kontraŭ Ĉinio, kiujn Ĉinio neniam akceptos. Rilate demandojn de paco kaj sekureco, Ĉinio estas grava lando kun plej bona rekordo en la mondo kaj ĉiam estis forto por paco kaj stabileco en la internacia komunumo. Ĉinio kaj NATO-landoj havas malsamajn politikajn sistemojn kaj valorojn, sed tio ne devus esti kialo por NATO provoki konfrontiĝon kun Ĉinio. La ĝusta maniero estas plifortigi dialogon, plibonigi komprenon, starigi bazan reciprokan fidon kaj eviti strategiajn misjuĝojn. NATO devas plenumi siajn devojn kaj ne enmiksiĝi en azi-pacifikajn aferojn, nek interveni en la internajn aferojn de Ĉinio nek defii la legitimajn rajtojn kaj interesojn de Ĉinio. Ĉinio volas konservi kontakton kun NATO surbaze de egaleco kaj fari interŝanĝojn surbaze de reciproka respekto.
Veldkamp diris, ke la nunaj rilatoj inter Nederlando kaj Ĉinio estas tre fortaj. Ĉinio estas grava tutmonda forto kaj la ĉefa ekonomia kaj komerca partnero de Nederlando en Azio. La du flankoj devas kaj povas efektivigi reciprokprofitan kunlaboron pri multaj duflankaj kaj plurflankaj aferoj. Fronte al la turbula internacia situacio, Nederlando ne konsentas pri "malkupliĝo" de Ĉinio, sed volas konservi komunikadon kun Ĉinio kaj disvolvi pragmatajn rilatojn kun Ĉinio. La rilatoj inter EU kaj Ĉinio estas gravegaj, kaj diferencoj ne devas malhelpi kunlaboron inter la du flankoj. Nederlando subtenas la disvolviĝon de konstruemaj rilatoj inter EU kaj Ĉinio por profitigi homojn tra la mondo. NATO sin devontigas al protekto de la sekureco de siaj membroŝtatoj kaj ĉiam estos defensiva organizo.
La du flankoj interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri internaciaj kaj regionaj aferoj de komuna intereso.