Xi sendis gratulon al kiribata prezidento okaze de Kiribata Sendependeca Tago
Pluveta Publikigita: 2024-07-12 17:01:05

 La 12-an de julio, ĉina prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al prezidento Taneti Mamau de la Kiribata Respubliko okaze de la 45-a datreveno de la sendependiĝo de Kiribato.

Xi montris, ke Kiribato estas bona amiko kaj bona partnero de Ĉinio en la regiono de pacifikaj insullandoj. En la pasintaj kvin jaroj post la restarigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kiribato, la du flankoj respektis unu la alian, kunlaboris por reciproka profito kaj kune disvolviĝis, kio plibonigis la bonfarton de la du popoloj. Ĉinio donas grandan gravecon al la disvolvado de la rilatoj kun Kiribato kaj volas labori kun Kiribato por puŝi la dulandajn rilatojn al nova nivelo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree