NATO havas neniun motivon kulpigi Ĉinion pri ukraina krizo
Yu Publikigita: 2024-07-12 14:06:50

La Vaŝingtona Pintkunveno de NATO (Nord-Atlantika Traktat-Organizo) merkrede publikigis deklaracion. Konsidere la implikiĝon de NATO en la usona strategio pri reteno de Ĉinio, la deklaracio malice kalumniis Ĉinion. Ĝi diris, ke Ĉinio estas defio al la interesoj, sekureco kaj valoroj de NATO, kaj ankaŭ "decida subtenanto" de la ukraina krizo, kaj ke ĝi kreis sisteman minacon al transatlantika sekureco.

Post la Malvarma Milito, NATO daŭre disetendiĝis orienten sub la gvidado de Usono. Tio signifas, ke la sekureca spaco de Rusio ĉiam malgrandiĝis. Jen la radiko de la ukrainia krizo. El geopolitika perspektivo, Usono "provokis" ĉi tiun konflikton, celante malfortigi Rusion dum firma teno de Eŭropo en la mano.

Por kaŝi sian respondecon en ĉi tiu konflikto, NATO intencis portreti Ĉinion kiel "propekan kapron" fabrikante malverajn rakontojn. Tamen, kio estas la faktoj? Ĝis nun, Usono kaj okcidentaj landoj disponigis neniun substancan pruvon pri tio. Usonaj armeaj oficialuloj mem konfesis, ke Ĉinio ne donis militan helpon al Rusio en la rusa-ukrainia konflikto.

Estas konate, ke Ĉinio estas nek la kreanto nek partoprenanto de la ukrainia krizo. La kerna pozicio de Ĉinio pri la ukraina problemo estas antaŭenigi pacan intertraktadon kaj solvi la krizon en politika maniero. Ĉi tio estas plene rekonata kaj aprezata de la internacia komunumo. Ĉinio ĉiam opinias, ke la suvereneco kaj teritoria integreco de ĉiuj landoj devas esti respektataj. La celoj kaj principoj de la Ĉarto de UN devas esti observataj. Raciaj zorgoj pri sekureco de ĉiuj landoj devas esti serioze rigardataj. Ĉiuj klopodoj por trovi pacan solvon al la krizo devas esti subtenataj. Ĉinio subtenas ĉiujn tiajn klopodojn por tio kaj volas ludi konstrueman kaj respondecan rolon por fini la krizon kiel eble plej rapide.

La ukraina krizo daŭras. Kiu provokis la konflikton, pliseverigis la krizon kaj akiris el ĝi siajn proprajn interesojn? La internacia komunumo klare vidis tion. Kiel la kreintoj de la krizo, Vaŝingtono kaj NATO, kiu estas sub ĝia manipulado, devas ekzameni sian konsciencon, ĉesi kulpigi alian kaj komenci efektivajn agojn por antaŭenigi mildigon de la situacio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree