Ekstera komerco de Ĉinio atingis novan alton en unua duono de 2024
Yu Publikigita: 2024-07-12 14:13:27

Oficialaj donitaĵoj montris vendrede, ke la ekstera komerco de Ĉinio atingis novan alton en la unua duono de la kuranta jaro, liverante pli da impeto al la ekonomia renormaliĝo.

Laŭ la Ĝenerala Dogana Administracio, la varkomerca kvanto kreskis je 6,1% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 21,17 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 2,97 duilionoj da usonaj dolaroj) en la periodo de januaro ĝis junio. La eksportado kreskis je 6,9%, dum la importado pliiĝis je 5,2%.

Analizantoj diris, ke la pozitiva tendenco de ekstera komerco plifirmiĝis.

En la dua trimestro, la totala sumo de la importado kaj eksportado kreskis je 7,4% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. La kresko estis pli alta ol la 4,9-procenta pliiĝo en la unua trimestro de ĉi tiu jaro kaj la 1,7-procenta pliiĝo de la kvara trimestro de la lasta jaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree