Plifirmiĝi pozitiva tendenco de ekstera komerco de Ĉinio
Yu Publikigita: 2024-07-13 17:09:05

Oficialaj donitaĵoj montris vendrede, ke la ekstera komerco de Ĉinio atingis novan alton en la unua duono de la kuranta jaro, liverante pli da impeto al la ekonomia renormaliĝo. Laŭ la Ĝenerala Dogana Administracio, la varkomerca kvanto kreskis je 6,1% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 21,17 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 2,97 duilionoj da usonaj dolaroj) en la periodo de januaro ĝis junio. La eksportado kreskis je 6,9%, dum la importado pliiĝis je 5,2%.

En la unua duono de ĉi tiu jaro, la importado kaj eksportado de Ĉinio superis 21 duilionojn da juanoj unuafoje en la historio, atingante novan alton. La importado kaj eksportado en la dua trimestro pliiĝis je 7,4% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, pli alte je 2,5% kaj 5,7% procentpunktoj respektive kompare kun la unua trimestro de la kuranta jaro kaj la kvara trimestro de la lasta jaro. Tio indikas, ke la pozitiva tendenco de la ekstera komerco plifirmiĝis.

En la unua duono de tiu ĉi jaro, la proporcio de importado kaj eksportado de ĝenerala komerco atingis 65%, fariĝante la ĉefa motoro de la ekstera komerco. Ĉi tio reflektas la rimarkindajn atingojn de la transformiĝo kaj altgradigo de la ekstera komerco de Ĉinio. Samtempe, la “nova triopo” reprezentata de novaenergiaj veturiloj, litiaj baterioj kaj fotovoltaaj produktoj, daŭre estas popularaj en fremdlandaj merkatoj, injektante impulson al plibonigo de kvalito de la ekstera komerco de Ĉinio.

Pli granda skalo kaj pli bonkvalita ekstera komerco nature alportas pli da ŝancoj al la mondo. Krom provizi diversajn landojn per malaltaprezaj, sed bonkvalitaj produktoj, Ĉinio ankaŭ kreis grandegan konsuman merkaton por produktoj el malsamaj landoj. Donitaĵoj montras, ke en la unua duono de tiu ĉi jaro, la vara importado de Ĉinio kreskis je 5,2% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, dum ĝia skalo senĉese grandiĝis. Danke al serio da favoraj politikoj adoptitaj de la ĉina registaro por pli larĝa malfermo, estos pli oportune por karakterizaj produktoj el diversaj landoj eniri la ĉinan merkaton, kaj fremdaj entreprenoj havos pli grandan disvolvan spacon en Ĉinio.

Ekstera komerco estas barometro por observado de la ekonomia vigleco de lando. La bonegaj rezultoj de la ekstera komerco de Ĉinio en la unua duono de tiu ĉi jaro ne nur liveras fortan subtenon al daŭra renormaliĝo de la ĉina ekonomio, sed ankaŭ kontribuas al la tutmonda ekonomia revigliĝo. 

Lastatempe kelkaj internaciaj financaj institucioj kiel la Monda Banko kaj la Internacia Mona Fonduso altigis siajn anticipojn pri la ekonomia kresko de Ĉinio en 2024. La Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado diris lastatempe en sia nova raporto " Ĝisdatigo pri Tutmonda Komerco", ke internacia komerco vidis renormaliĝon en la unua trimestro de ĉi tiu jaro. Fronte al la kompleksa kaj ŝanĝiĝema internacia medio, la ĉina ekonomio havas memfidon kaj forton por trarompi la ondojn kaj dividi pli da dividendoj kaj ŝancoj de altkvalita disvolviĝo kun la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree