La Ministerio pri Nacia Defendo anoncis vendrede, ke la 11a Pekina Xiangshan-Forumo okazos en Pekino de la 12a ĝis la 14a de septembro.
Zhang Xiaogang, proparolanto de la Ministerio pri Nacia Defendo, diris, ke Ĉinio sendis invitojn al oficialaj reprezentantoj de pli ol 100 landoj kaj internaciaj organizoj kaj ankaŭ al famaj fakuloj kaj akademiuloj enlandaj kaj fremdlandaj.