Proparolanto de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ĉinio, Lin Jian, diris vendrede, ke Ĉinio forte kondamnas la nerespondecajn kaj provokemajn rimarkojn faritajn de ĝenerala sekretario de NATO kontraŭ Ĉinio, kiuj estas absorbitaj en pensmaniero kaj ideologia antaŭjuĝo de la Malvarma Milito kaj konsistas el senbazaj akuzoj.
Laŭ amaskomunikiloj, ĝenerala sekretario de NATO Jens Stoltenberg la 11an de julio denove emfazis en la fermita gazetara konferenco de la Pintkunveno de NATO, ke Ĉinio fariĝis decida ebliganto de la milito de Rusio kontraŭ Ukrainio. Li diris, ke la komuna milita ekzercado de Ĉinio kaj Belorusio kongruas kun la modelo de komuna laboro por subteno al la milito de Rusio kontraŭ Ukrainio.
Stoltenberg diris, ke Ĉinio faras pli firmegajn kondutojn en Honkongo kaj la Suda Ĉina Maro, kaj minacas Tajvanon kaj najbarojn, aldonante, ke Ĉinio faras grandan armean amasiĝon sen travidebleco kaj multe investas en novaj modernaj misiloj kaj nukleaj armiloj.
Lin diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke la ĝenerala sekretario de NATO en siaj rimarkoj atakis la sistemon de Ĉinio, malkaŝe enmiksiĝis en la internajn aferojn de Ĉinio kaj distordis la enlandajn kaj eksterlandajn politikojn de Ĉinio. Lin aldonis, ke Stoltenberg klopodis eviti kulpojn kaj misigvidis la internacian komunumon pri Ukrainio kaj riproĉis la normalan militan disvolviĝon de Ĉinio kaj ĝiajn rilatojn kun koncernaj landoj. Lin akcentis, ke Ĉinio forte kondamnas kaj firme oponas tion.