“Atingi Grandn Muron, ankaŭ Protekti Ĝin” ---Rakonto de William Lindesay kaj Granda Muro
Ĝoja Publikigita: 2024-07-15 08:10:53

La Granda Muro, kiel giganta drako, etendiĝas tra 15 provincoj en la vasta norda tero de Ĉinio. Kiel la ekzistanta plej granda kultura heredaĵo de Ĉinio, la Granda Muro estas granda milita defenda inĝenierado en la monda antikva historio, esenco de kulturo kaj arkitekturo plena de historiaj akumulaĵoj kaj havas profundan kaj riĉan historian kaj kulturan enhavon. En la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento, brito William Lindesay hazarde renkontiĝis kun la ĉina Granda Muro en maparo kaj ekamis ĝin. En 1986 en la aĝo de 30 jaroj li unuafoje atingis la Grandan Muron. Poste en la 38 jaroj William esploris kaj studis ĝin, ankaŭ protektis ĝin per realaj agoj.

En korto de William en distrikto Huairou, Pekino, videblas unu muro, sur ĝi estas mane pentritaj signoj kaj skribitaj ĉinaj ideogramoj "不到长城非好汉""不爱长城非好汉", kiuj signifas, ke "kiu ne sukcesas atingi la Grandan Muron, tiu ne estas heroo; kiu ne protektas la Grandan Muron, tiu ne estas heroo." William ofte diras, "Oni devas atingi la Grandan Muron, ankaŭ protekti ĝin". Tio estas ankaŭ la portreto de la vivo de William.

De la Hadriana Murego al Shanhai-Pasejo

William naskiĝis en urbeto de Liverpolo, Britio. En la aĝo de 11 jaroj, li hazarde trovis la ĉinan Grandan Muron en maparo. La malebenaj signoj estas ligitaj kiel linio, kaj la magia Oriento kaj la Granda Muro donis al li senlimajn imagojn. De tiam, William havis la revon “viziti la Grandan Muron”.

La Hadriana Murego, la fama brita muro, same kiel la ĉina Granda Muro, estas enlistigita en liston de mondaj heredaĵoj en 1987.

"Mi nomis ĝin 'cent-li-a granda muro', sed la ĉina Granda Muro estas 'dekmil-li-a muro'. (li-o, ĉina tradicia ĉina mezurunuo de longo, egalanta duonan kilometron.)" En la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, William kaj lia pli aĝa frato, kiuj ambaŭ ŝatas eksterdomajn sportojn, kuradis laŭ la Hadriana Murego kaj la distanco de pli ol cent kilometroj ne kontentigis ilin. La pli aĝa frato diris, "Ni kuradu laŭ la ĉina Granda Muro!" Liaj vortoj kuraĝigis William.

Tiam ekplenumante malfermon kaj reformon Ĉinio altiras okulojn de la mondo kaj multaj alilandanoj sinsekve iris al Ĉinio. En 1986, William decidis viziti Ĉinion. Atinginte la landon li kun granda senpacienco venis al la Granda Muro Badaling. "La grandioza murego kiel giganta drako zigzagas tra altaj kaj krutaj montokrestoj. Mi estas animskua pro la delikateco kaj kruteco de la murego." Pli multe superis lian imagon la reala grandiozeco de la Granda Muro, kiu sennombrefoje aperis en sonĝo de William.

En 1987 William kuradis de Jiayu-Pasejo al Shanhai-Pasejo. Survoje li plejmulte tranoktis kaj manĝis ĉe lokanoj laŭ la linio, ankaŭ suferis perdon de vojo kaj aliajn malfacilojn, kiel vundiĝon kaj miseniron en malpermesitajn lokojn. Finfine, post 78 tagoj li finis la kuradon de 2 470 kilometroj laŭ la Granda Muro de Ĉinio.

Dum la kurado William hazarde renkontis fraŭlinon Wu Qi, kiu poste fariĝis lia edzino. Helpe de ŝi William verkis sian unuan libron pri la Granda Muro titolitan Kuradi Sole laŭ la Granda Muro (Alone on the Great Wall). La geedzoj komencis rakonti al la brita publiko pri la Granda Muro kaj informoj de Ĉinio en britaj televidaj programoj, kio fariĝis fenestro por ke la publiko konu Ĉinion.

"Dialogo" inter du William trans tempo

Sciinte la historion de William, iu brita s-ino donacis al li libron, nomatan La Granda Muro de Ĉinio (The Great Wall of China), kiu estas verkita de William Edgar Geil (1865—1925) kaj eldonita en 1909, kun 350 paĝoj kaj pli ol 100 fotoj. Komence de ĉiu ĉapitro estas fame konata frazo en la ĉina lingvo, kolektita de Geil, ekzemple, "一寸光阴一寸金" , kiu signifas, ke ĉiu sekundo valoras oron.

Sur la titolpaĝo estas ĉi tiuj vortoj: "Jen estas la ĉina Granda Muro, tiel geografoj informis nin, tamen ili ne klarigis, ke el kio la Granda Muro estis konstruita kaj kiom longas ĝi kaj kian historion ĝi havas."

Zorgeme leginte la libron, William trovis unu lokon, kiun li vizitis en la Granda Muro, sed en foto sur la libro li ne vidis konstruaĵon defendan kontraŭ malamikoj en la sama loko. Danke al la libro la du William faris "dialogon" trans tempo. William konscias, ke la unua afero por li estas konservado de fotoj pri la Granda Muro. Pro tio en 2003 oficiale komenciĝis la vojaĝo de William, "Revizito al la Granda Muro". Prenante malnovajn fotojn kaj fotilojn li revizitis la Grandan Muron de la Jada Pasejo al Malnov-Draka Kapo.

Alilandano kolektanta rubaĵojn en la Granda Muro

William trovis, ke iuj turistoj ofte libere ĵetis rubaĵojn en la Granda Muro. Iutage de 1997 William kaj lia edzino decidis organizi teamon konsistantan el ĉirkaŭ 100 ĉinaj kaj alilandaj volontuloj, lanĉante la aktivadon "Mi Purigis la Grandan Muron."

"Forporti nenion alian krom fotoj, lasi nenion alian krom piedsignoj, kaj konservi la muron sovaĝa kaj mirinda!" Ili instalis mediprotektan bazon najbare de la Granda Muro Jiankou en distrikto Huairou, Pekino, kolektis rubaĵojn kune kun vilaĝanoj laŭ la Granda Muro kaj starigis pli ol dek panelojn, sur kiuj troviĝas ĉinaj kaj anglaj avertoj al turistoj.

Ĉinio kontinue fortigis protektadon de la Granda Muro, fondis la landan unuan bazon por protektado kaj restaŭrado de la murego, la unua antaŭenigis esploran restaŭradon, finis indikilojn de 400-kilometra unuaklasa Pekina Grand-Mura Nacia Pitoreska Vojo kaj rekomendis 10 elstarajn pitoreskajn vojliniojn…

En 2001 William lanĉis fondi la asocion "Internaciaj Amikoj de la Granda Muro", kaj al ĝi aliĝis amantoj kaj protektantoj de la Granda Muro el diversaj lokoj de la mondo. Sub la komuna klopodado de la volontuloj pli kaj pli da homoj havas la konscion de protektado de la Granda Muro.

Opinio de William pri protektado de la Granda Muro

"Junuloj devas vojaĝi multe kaj percepti historion kaj kulturon survoje, tiamaniere naskita kompreno estas pli objektiva kaj pli profunda." William ofte kuraĝigis junulojn ĉeloke esplori historion, kiel li mem esploris la Grandan Muron en sia juneco.

William estas kontenta pro tio, ke nun liaj du filoj en forta aĝo James Lindesay kaj Thomas Lindesay heredas lian aferon, spontanee protektas la Grandan Muron kaj plivastigas kulturon de la muro. Inter 2022 kaj 2023 la du filoj finis kuradon laŭ la Granda Muro de 3 842 kilometroj en 5,2 milionoj da paŝoj en 151 tagoj, pli longan ol tiu de la patro. Dum la kurado ili havas pli profundan konon pri la Granda Muro kaj pri la ĉinaj historio kaj kulturo.

Januare, Thomas gvidis tablotenisan teamon de usona Universitato de Virginio al la Granda Muro Badaling. Li prezentis al usonaj studentoj la Grandan Muron en siaj okuloj per sia 23-jara vivo kaj lernado en Ĉinio. Maje, James gvidis geknabojn en ĉina internacia lernejo piede vojaĝi en la Te-ĉevala Vojo en Yunnan-provinco por sperti la naturon kaj historian ŝanĝon. La fratoj servas kiel "popolambasadoroj" por kulturaj interŝanĝoj de Ĉinio kaj aliaj landoj.

Ĝis nun William eldonis pli ol dek librojn pri la Granda Muro. Nun, li okupiĝas pri ordigo de videaj materialoj, faritaj en la pasintaj pli ol 30 jaroj, kaj ordigo de kolektitaj malnovaj libroj, mapoj, malnovaj fotoj ktp. por projekto nomata "La Granda Muro 100", celante fari 100 mallongajn videojn, nome rakontojn de la Granda Muro. William diris: "Ĝi estas granda projekto. Mi esperas fini ĝin en du ĝis tri jaroj."

En la juna aĝo William mezuris la Grandan Muron per paŝoj. Nun li refoje konas ĝin laŭ pli vasta vidkampo. Li diris:"La Granda Muro apartenas al Ĉinio, ankaŭ al la mondo. Nur kiam oni rigardas la Grandan Muron laŭ monda vidkampo, tiam oni povas trovi kial ĝi estas unika."

"Aparteco kaj diverseco de kulturoj de diversaj lokoj estas ĉarmoj kaj altiroj de diversaj lokoj de la mondo. Ju pli multe homoj komprenas alian kulturon kaj historion, des pli multe oni interesiĝas pri la kulturo kaj historio, tial ni povas fondi mondon kun pli intima konekto".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree