La 20a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) komencis sian trian plenan sesion en Pekino lunde matene.
Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezentis laborraporton nome de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ kaj klarigis projekton de decido de la Centra Komitato de KPĈ pri plua ampleksa profundigo de reformado kaj antaŭenigo de ĉina modernigo.