Novaj ŝancoj por alilandaj kapitaloj en Ĉinio
CMG Publikigita: 2024-07-15 21:47:41

“Ni estas optimismaj pri la ĉina ekonomio, kiu povas longtempe kreski. Ni kredas ke, kun pli da politikoj aperontaj kaj ekonomio plue disvolviĝanta, ankaŭ OSIM povos progresi.” La 15an de julio, post kiam ĉinaj aŭtoritatoj publikigis donitaĵojn de la nacia ekonomio en la unua duonjaro de 2024, Wang Mingzhi, vicdirektoro de la singapura hejmaparata kompanio OSIM, dividis siajn opiniojn al la rubriko de “Komentoj”.

De kie venis tia memfido? La respondo eble kuŝas en la donitaĵoj. Laŭ nekompleta kalkulo la Malneta Enlanda Produkto (MEP) estis 61,683,6 miliardoj da juanoj, t.e., laŭ konstantaj prezoj, ĝi kreskis je 5% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. En tio oni povas vidi, ke produktado prosperas stabile, postulado daŭre refortiĝas, nova dinamiko rapide kreskas… la ĉina ekonomio daŭrigas sian disvolvan tendencon. 

Ne estis facile akiri tian bonan noton. Ĉi-jare la tutmonda ekonomio kreskis feble, geopolitikaj konfliktoj akriĝis, kaj kelkaj okcidentaj landoj bruegis pri “malkuplo kaj deĉenigo”. En tia okazo la ĉina MEP de la ĉi-jare unua trimestro kreskis pli rapide ol tiu de ĉefaj ekonomiaj unuopoj, kiel Usono, la eŭra regiono kaj Japanio. Laŭtakse, en la unua duonjaro la ĉina ekonomio ankoraŭ lokis sin antaŭe, kaj ankoraŭ estas grava motoro kaj stabila forto de mondekonomia kreskado.

La stabileco kaj kontinueco de la ĉinaj politikoj malfermis vastan spacon por eksterlandaj entreprenoj. Ekzemple, pligrandigo de “amika rondo” per libera vizo, daŭra redukto de negativa listo por eniro de alilandaj kapitaloj, kaj intensigo de servado al eksterlandaj entreprenoj, ĉio ĉi tio estas trankviligilo por tiuj eksterlandaj entreprenoj, kiuj komercas en Ĉinio, kaj kiuj certe povos rikolti pli multe. 

Ĝuste hodiaŭ, la Tria Plena Sesio de la 20a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazis en Pekino. La sesio faros strategian aranĝon por plue profundigi la reformon kaj antaŭenigi la ĉinan modernigon. La internacia komunumo ĝenerale esperas, ke Ĉinio “daŭre liveros al la mondo plej bonan perspektivon de kreskado”, kaj portos novajn ŝancojn al translandaj entreprenoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree