Ĉinio postulis al MOK starigi laborgrupon pri disputo de usona Akto pri Inflacia Redukto
Ema Publikigita: 2024-07-16 16:57:10

Lunde Ĉinio postulis al la Monda Organizo pri Komerco (MOK) starigi laborgrupon pri subvencioj pri novenergiaj veturiloj (NEV) laŭ la Akto pri Redukto de Inflacio (IRA angle).

Por protekti la rajtojn kaj interesojn de la NEV-industrio, la 26an de marto Ĉinio prezentis plendon al la disput-solva mekanismo de la MOK pri usonaj subvencioj pri NEV-oj. Tamen, la usona flanko ne atingis konsenton kun Ĉinio pri solvo per interkonsiliĝoj, kaj tial Ĉinio iniciatis la kazon, laŭ la proparolanto de la Ministerio pri Komerco de Ĉinio.

La NEV-industrio de Ĉinio faris gravajn kontribuojn en transiro de verda energio kaj en trakto de klimata ŝanĝiĝo, laŭ la proparolanto, kiam li respondis amaskomunikilajn demandojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree