Ĉina-eŭropa vartrajno estas ŝarĝita per disvolvaj ŝancoj
CMG Publikigita: 2024-07-16 18:59:44

La 16an de julio Lin Jian, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, tenis gazetan konferencon. Estis raportisto, kiu metis demandon al li: laŭraporte, antaŭ nelonge la ĉi-jara dekmila ĉina-eŭropa vartrajno ekveturis for de la urbo Wuhan, kaj la nombro de dek mil vartrajnoj estis atingita pli frue ol tiu en la pasinta jaro je 19 tagoj, kaj la transporta tempo estis reduktita je 30% kompare kun ordinaraj trajnoj; kiel vi komentas pri tio?

Lin Jian respondis, ke ekde ĉi jaro la nombro de ĉina-eŭropaj vartrajnoj jam atingis dek mil, kaj la transportitaj varoj superis milionon da normaj konteneroj, t.e. kreskis je 11% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro; la veturkvanto de ĉina-eŭropaj vartrajnoj en la vojo okcidenta, meza kaj orienta pliiĝis respektive je 13%, 20% kaj 5%, kaj por la suda vojo kreskis eĉ 15-oble. Tiuj rezultoj kontribuis rimarkinde al stabiligo de provizoĉeno kaj akcelo de komerco inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Nuntempe, la ĉina-eŭropa vartrajno povas atingi 224 urbojn de 25 eŭropaj landoj, ligas pli ol 100 urbojn de 11 aziaj landoj. Multaj internaciaj entreprenoj por komerco kaj servado radikiĝis laŭ tiuj vojoj.

La ĉina-eŭropa vartrajno trapasas Azion kaj Eŭropon tra dek mil lioj kaj favoras milionon da familioj kiuj loĝas laŭvoje. Alfronte al la estonteco la ĉina-eŭropa vartrajno daŭre servas al la mondo, kiu sin konektas kaj kontaktas per ĝi kaj evoluas pli pace kaj sekure.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree