La ĉina Nacia Administracio pri Enmigrado anoncis lunde, ke la 144-hora senviza transita politiko de Ĉinio estis plilarĝigita por 3 pliaj enirhavenoj, kaj tial la nombro de havenoj kovritaj de la politiko kalkuliĝis al 37.
Nuntempe eksterlandanoj el 54 landoj kiel Usono, Kanado kaj Britio povas ĝui la 144-horan transitan senvizan politikon por mallongdaŭraj agadoj kiel vojaĝoj kaj komercaj vizitoj.
Laŭ la deklaro de la Nacia Administracio pri Enmigrado, la senviza politiko plilarĝigita liveras pli da elektoj por eksterlandanoj vojaĝantaj kaj komercantaj en Ĉinio.