Fu Cong, konstanta sendito de Ĉinio al la Unuiĝintaj Nacioj (UN), alvokis klopodojn por revigligi tutmondajn disvolvajn partnerecojn.
"Unue, ni devas resti orientitajn al disvolvado kaj revigligi tutmondajn disvolvajn partnerecojn," Fu diris lunde, nome de la Grupo de Amikoj de la Tutmonda Disvolva Iniciato, dum la ĝenerala debato de la Altnivela Politika Forumo pri Daŭripova Evoluado.
Li emfazis, ke "la internacia komunumo devas praktiki multflankismon, plifortigi solidarecon kaj kunlaboron, kaj fari komunajn agojn por pluigi la Agendon 2030 por Daŭripova Evoluo."
Fu emfazis, ke "evoluo devas esti metita en la centron de internacia kunlaboro", alvokante evoluintajn landojn "liveri financan, teknologian kaj kapablecan subtenon al evolulantaj landoj, kaj efike plenumi sian oficialan disvolvan helpon."