La 17-an de julio 2024 laŭ la loka tempo en Parizo, Francio, pariza urbestro Anna Hidalgo naĝis en la rivero Sejno por pruvi al la ekstera mondo, ke la akvokvalito de la rivero Sejno estas "sufiĉe pura" por certigi glatan iron de akvosportoj dum la Olimpikoj 2024.
Malgraŭ investo de 1,4 miliardoj da eŭroj por malhelpi poluciitajn akvojn flui en Sejnon, la rivero estis la fonto de diskutado pri malsukcesaj akvokvalittestoj antaŭ malfermo de la Parizaj Olimpikoj. Francaj amaskomunikiloj diris, ke sekve de pliboniĝo de la vetero komence de julio, testrezultoj montris, ke la akvokvalito de la rivero Sejno pliboniĝis kaj "ĝi estas preta por malfermakva naĝado kaj triatlonaj sportoj."