La Internacia Mona Fonduso (IMF), en la ĝisdatigita Raporto pri Monda Ekonomia Perspektivo, marde antaŭdiris, ke la ĉina ekonomio kreskos je 5% en 2024, pli alte je 0,4 procentoj ol IMF prognozis en aprilo ĉi-jare.
La IMF konservis sian prognozon pri tutmonda kresko en 2024 je 3,2 procentoj, rimarkante, ke la emerĝantaj merkataj ekonomioj de Azio ankoraŭ estas ĉefa motoro de la tutmonda ekonomio.