“Ĉina ruĝo” brilas en Parizo
CMG Publikigita: 2024-07-17 16:31:43

Frumatene de la 16a de julio, kondukate de 8k-difina relajsaŭto kun licencplato “Pekino-C”, la vico el ses aŭtoj, “Ĉina Ruĝo”, de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) por relajsa raportado pri la Olimpiaj Ludoj, ekveturis de la norda parto de Parizo, kaj trapasis kelkajn konstrumarkojn, kiel Triumfarkon kaj Ejfelturon en Parizo, kaj tio vekis aklamojn kaj admirojn de ĉelokaj loĝantoj.

Vidante la belan aŭtovicon “Ĉina Ruĝo”, parizaj civitanoj emocie haltigis siajn paŝojn kaj konkure notis tiun ĉi apartan spektaklon per poŝtelefono. Estis ĉina studento en Francio, kiu afekcie diris: “Tio estas fiero por ĉinoj, kaj ankaŭ simpatia momento por ĉindevenuloj.

Antaŭtagmeze de la 16a, la 8k-difina relajsaŭtovico atingis la Francan Stadionon kaj plenumis laboran kontakton kun la Olimpika Relajskompanio. La aŭtovico “Ĉina Ruĝo” faros relajsadon pri la atletisma konkurso kaj la ferma ceremonio de la Parizaj Olimpikoj. Tio estos la unua fojo en la historio, ke oni faros 8k-difinan relajsadon pri someraj olimpikoj. La 8k-teknologio, kiun ĈKG posedas, estas esplorita de Ĉinio mem.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree