Wang Yi telefone interparolis kun hungara ĉefministro pri eksterlandaj aferoj Peter Szijjarto
Ema Publikigita: 2024-07-17 14:49:52

Marde ĉina ĉefministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), telefone interparolis kun hungara ĉefministro pri eksterlandaj aferoj Peter Szijjarto.

Szijjarto konigis al Wang siajn opiniojn pri la nuna situacio, precipe pri la ukraina krizo kaj pri la lastatempaj klopodoj ĉi-cele faritaj de Hungario, dirante, ke Ĉinio estas grava forto subtenanta la akcelon de paco. Szijjarto diris, ke Hungario volas labori kun Ĉinio por malhelpi la eskaladon de la konflikto kaj amasigi kondiĉojn por politika solvo.

Wang diris, ke Hungario ludis konstruivan rolon en serĉado de paco. Ĉiuj partioj devas atingi konsenton kiel eble plej baldaŭ pri la principo, t.e. “ne fari batalejon pli vasta, nek militon pli flama, nek fajron pli akra”, por krei kondiĉojn por batalhalto kaj pacintertraktado.

Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Hungario por kunigi pli da fortoj subtenantaj pacon, eligi pli raciajn voĉojn kaj antaŭenpuŝi la situacion al politika solvo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree