Aurelien Boucher estas fano de tabloteniso el Francio. Li havas profundan ligon kun Ĉinio pro sia amo por tabloteniso. Aurelien Boucher eklernis tablotenison en la aĝo de 14 kaj renkontis trejniston el Ĉinio. Krom instrui al Aurelien Boucher siajn kapablojn, la trejnisto ankaŭ konigis al li multajn ĉinajn rakontojn kaj ĉinan kulturon. Iom post iom, la franca adoleskanto komencis sopiri al Ĉinio. En 2004, 19-jara Aurelien Boucher ricevis la ŝancon iri al Pekino por ricevi trejnadon pri tabloteniso. Post reveno al Francio, li komencis profunde studi tablotenison kaj ĉinan sportan kulturon kaj fariĝis ĉinologo kaj fakulo de ĉina sporta kulturo.