Post preskaŭ tri jaroj da konstruado, la Olimpika Vilaĝo por la Parizaj Olimpikoj estis oficiale malfermita ĵaŭde. Laŭtakse, ĝi povas akcepti proksimume 14 000 sportistojn kaj laborantojn dum la Olimpikoj, kaj proksimume 9 000 sportistojn kaj laborantojn dum la Paralimpikoj.
La Olimpika Vilaĝo situas en la nordo de Parizo, kovras areon de ĉirkaŭ 52 hektaroj kaj havas entute ĉirkaŭ 80 konstruaĵojn.