La ĉina granda amfibia aviadilo AG600 sendepende esplorita sukcese kompletigis la flugteston en alta temperaturo kaj alta humideco, laŭ la Ĉina Aviadia Industria Korporacio ĵaŭde.
La flugo en alta temperaturo kaj alta humideco testis la hidraŭlikan sistemon de la aviadilo, kaj tio estas grava parto de la atesta procezo de AG600.
Antaŭe AG600 kompletigis la malvarmveteran flugteston en februaro ĉi-jare en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio en norda Ĉinio.