Centra Komitato de KPĈ adoptis rezolucion pri plua ampleksa profundigo de reformado
Ema Publikigita: 2024-07-18 17:25:20

La 20a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) adoptis rezolucion pri plua ampleksa profundigo de reformado por antaŭenigi ĉinan modernigon en sia tria plena sesio okazigita lunde ĝis ĵaŭde en Pekino.

La Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ prezidis la kunvenon. Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ Xi Jinping faris gravajn paroladojn, laŭ komunikaĵo publikigita ĵaŭde.

En la sesio, la Centra Komitato aŭdis kaj diskutis raporton pri la laboro de la Politika Buroo, prezentitan de Xi nome de la Politika Buroo, kaj ekzamenis kaj adoptis la Rezolucion de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri Plua Ampleksa Profundigo de Reformado por Antaŭenigi Ĉinan Modernigon. Xi faris klarigajn rimarkojn pri la projekto de la rezolucio.

https://english.news.cn/20240718/4a9ae3e9277d496383440c0e576d492b/c.html

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree