La 18-an de julio 2024, en Jiuquan, Gansu-provinco, survoje de Dunhuang al Guazhou Yulin Grotoj, altiris atenton la skulptaĵoj starantaj ambaŭflanke de Yulin Avenuo.
Tiuj ĉi skulptaĵoj estas la grandskalaj subĉielaj skulptaĵoj de la Guazhou Gobia Internacia Skulpta Artgalerio, nova kaj populara kunvenejo por skulptarto. La plej fama estas "Filo de la Tero", kiu kuŝas en la dezerto. Ĝi estas arta verko de profesoro Dong Shubing de Tsinghua Universitato.
Ne malproksime de "Filo de la Tero", li ankaŭ kreis "Nelimigitan" ŝtalan arkitekturan arton Sur la vasta altebenaĵo, tiu ĉi artaĵo estas kiel "miraĝo" en la dezerto. Krome, estas skulptaĵoj kiel "La Heroa Vento de Han-dinastio", kiuj estas la novaj vizitkartoj de Guazhou-turismo.