Gazetara Konferenco de Centra Komitato de KPĈ| “Rezolucio” klarigas ĝeneralan celon pri plua ampleksa profundigo de reformado
Selena Publikigita: 2024-07-19 13:33:34

Antaŭtagmeze de la 19-a de julio, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon por prezenti kaj interpreti la spiriton de la Tria Plena Sesio de la 20-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.

Mu Hong, vicdirektoro de la Centra Reforma Oficejo, respondeca pri ĉiutaga laboro, prezentis la gravajn atingojn de ampleksa profundigo de reformado en la nova epoko kaj la ĝeneralajn celojn kaj gravajn principojn de plua ampleksa profundigo de reformado.

Mu Hong diris, ke starante ĉe la nova historia deirpunkto, la "Rezolucio" klarigas la ĝeneralan celon de plua ampleksa profundigo de reformado: daŭre plibonigi kaj disvolvi la socialisman sistemon kun ĉinaj trajtoj, kaj antaŭenigi la modernigon de la ŝtata regada sistemo kaj regada kapablo de la lando. Ĝis la jaro 2035, altnivela socialisma merkatekonomia sistemo estos plene starigita, la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj estos plibonigita, la ŝtata regada sistemo kaj regada kapablo de la lando estos esence modernaj, kaj Ĉinio fundamente realigos la socialisman modernigon en tiu jaro, kio metas solidan bazon por la ampleksa konstruado de la socialisma moderna kaj potenca lando meze de tiu ĉi jarcento.

Tiu ĉi ĝenerala celo kongruas kun la ĝenerala celo de ampleksa profundigo de reformado proponita de la Tria Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj ankaŭ estas ligita kun la strategia aranĝo farita de la 20-a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, klarigante la celon kaj direkton por plue amplekse profundigi reformadon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree