Ĉina plua ampleksa profundigo de reformado alportas novan “oportunon al mondo”
Ĝoja Publikigita: 2024-07-20 18:09:05

Okazis la tria plena sesio de la 20-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en Pekino de lundo ĝis ĵaŭdo kaj ĝia plej grava frukto estas, ke la sesio pridiskutis, ekzamenis kaj adoptis Rezolucion de la Centra Komitato de la KPĈ pri Plua Ampleksa Profundigo de Reformado kaj Akcelado de Ĉina Modernigo, kiu klare difinas ĝeneralan celon, horaron kaj vojlinion de plua ampleksa profundigo de reformado, ankaŭ faras sisteman aranĝon. Tio indikis direkton de antaŭenigo de ĉina modernigo en la nova epoko, ankaŭ montris al la mondo ĉinan decidemon fari reformadon ĝisfunde kaj enajn oportunojn por komuna gajno. Iu komento diras, ke la sesio estas nova majloŝtono de ĉina profundigo de reformado. Eŭropa periodaĵo Moderna Diplomatio montras, "La signifo superas landlimon."

Kial Ĉinio plue amplekse profundigas reformadon? Rigardante eksteren, nun rapidiĝas evoluo de ŝanĝema situacio de cent jaroj, geopolitika situacio estas severa kaj mankas forto por reprogresigi la mondan ekonomion, tial reformado estas la nepra ago trakti eksterajn riskojn kaj defiojn; rigardante enen, antaŭenigo de ĉina modernigo alfrontas multajn komplikajn kontraŭdirojn kaj demandojn, tial necesas liveri fortan movforton kaj sisteman garantion al ĉina modernigo danke al plua ampleksa profundigo de reformado; kaj rigardante antaŭen, disvolviĝas kun nerezistebla forto novaj scienc-teknikaj reformoj kaj industriaj transformoj, disvolvo de diversaj landoj alfrontas novajn ŝancojn, necesas kontinua reformado por kapti ilin.

Ĉifoje la Rezolucio klare difinas ĝeneralan celon de plua ampleksa profundigo de reformado, nome daŭre perfektigi kaj disvolvi socialisman sistemon kun ĉinaj trajtoj, antaŭenigi regsistemon de la lando kaj modernigi regkapablon; ankaŭ klare difinas du tempajn punktojn, nome la jaron 2035 kaj la jaron 2029. En 2035 Ĉinio baze realigos socialisman modernigon ktp. kaj en 2029, la 80-a datreveno de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko, Ĉinio finos reformajn taskojn elmetitajn de la Rezolucio. Laŭ iuj analizo, strikte rilata al la temo de antaŭenigo de ĉina modernigo Ĉinio plue ĉiuflanke profundigas reformadon, kio ne nur konformas al disvolva postulo de la ĉina popolo, sed ankaŭ akordas al la postulo de la mondaj popoloj pri paco kaj disvolvo. Estas pli Klara la vojo liveri novan oportunon al la mondo per ĉina nova disvolvo.

Reformado estas la frapanta simbolo de ĉina modernigo. Kaj akcelado de reformo kaj disvolvo per malfermo estas ĉina sukcesa praktiko, ankaŭ liveris al la mondo ideon kaj projekton por konstrui malferman ekonomion de la mondo. Ĉifoje, la plena sesio faris novan aranĝon pri akcelado de pli altnivela malfermo. La mondo povas klare percepti pli kaj pli larĝan pordon de la lando kaj ĝian gastamon por bonvenigi diversajn landojn veturi per la rapida trajno de ĉina disvolvo.

Nek haltas reformado, nek paŭzas malfermo. La ekstera mondo vidis kuraĝon kaj decidemon de Ĉinio por firme antaŭenigi reformon kaj malfermon, ankaŭ klopodojn por kontinue liveri al la mondo oportunojn de disvolvo. La ĉina modernigo estas antaŭenigata dum reformo kaj malfermo, certe havos vastan perspektivon dum reformo kaj malfermo, kaj dume la mondo ĝuos pli da dividendoj de "Ĉinio kun oportunoj".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree