Xi Jinping prezentis sian kondolencon pro forpaso de vjetnama Nguyen Phu Trong
Ĝoja Publikigita: 2024-07-20 18:20:51

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, venis al vjetnama ambasadorejo en Ĉinio je la 16-a horo sabate por prezenti sian kondolecon pro forpaso de Nguyen Phu Trong, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio (KPV).

Xi montris, ke kamarado Nguyen Phu Trong estas firma marksisto, granda gvidanto de la KPV kaj la vjetnama popolo, li kontribuis per sia tuta vivo al la partio kaj la lando, al la vjetnama popolo kaj al la vjetnama socialisma afero, kaj li estas profunde subtenata kaj amata de la tuta partio, la tuta armeo, kaj la tuta popolo de Vjetnamio. “Ni por ĉiam firme konservos en la memoro liajn elstarajn kontribuojn al la rilatoj inter la du partioj kaj la rilatoj inter la du landoj, kaj al la monda socialisma movado.”

Xi substrekis, ke la KPĈ kaj la ĉina registaro firme subtenas la KPV-n unuigi kaj gvidi la vjetnaman popolon marŝi sur larĝa socialism vojo konforma al sia landa stato.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree