Kion signifas al la mondo pli da “novaj” fortoj eligitaj de ĉina disvolvo?
Ĝoja Publikigita: 2024-07-21 17:50:57

Nun novkvalita produkta kapablo fariĝis varma termino sur ĉina ekonomia kampo. La tria plena sesio de la 20-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) lastatempe okazinta priskribis novan planon de ĉina plua ampleksa profundigo de reformado. Interne la plano postulas perfektigi mekanismon pri disvolvo de novkvalita produkta kapablo laŭ lokaj kondiĉoj kaj situacioj. Laŭ analizistoj, tio klarigas, ke Ĉinio decidas danke al profundigo de rilataj reformoj krei pli bonan sisteman medion por kulturo, disvolvo kaj plifortigo de novkvalita produkta kapablo kaj liveri potencan kinetin energion por realigo de altkvalita disvolvo kaj antaŭenigo de ĉina modernigo.

El "La Rezolucio de la Centra Komitato de la KPĈ pri Plua Ampleksa Profundigo de Reformado kaj Akcelado de Ĉina Modernigo" pridiskutita kaj aprobita de la tria plena sesio, la ekstera mondo facile trovis, ke estas tre klara la pensirado de Ĉinio pri disvolvo de novkvalita produkta kapablo: forte kultivi kaj fortigi novemerĝintajn industriojn, aranĝi kaj konstrui estontajn industriojn, reformi kaj plibonigi tradiciajn industriojn, antaŭenigi disvolvon altniveligan, inteligentigan kaj verdigan de fabrikado. Kaj la ŝlosila esprimo "laŭ kondiĉoj kaj situacioj" montras, ke disvolvante novkvalitan produktan kapablon, Ĉinio ne disvolvas modelon, sed persistas en realo kaj kun elektoj akcelas disvolvon de novaj industrioj, novaj modeloj kaj novaj kinetaj energioj laŭ diverslokaj resursoj, naturoj, bazoj de industrioj, scienc-teknikaj kondiĉoj ktp.

Laŭ multaj observantoj, perfektigo de mekanismo pri disvolvo de novkvalita produkta kapablo laŭ lokaj kondiĉoj kaj situacioj alportos profundan ŝanĝon al ĉina disvolva maniero. Diversaj lokoj nun ellaboras disvolvajn planojn laŭ siaj kondiĉoj, donas subtenon per politikoj kaj helpaj reformoj… Nun sur la ĉina tero vigle disvolviĝas novkvalita produkta kapablo.

Translandaj kompanioj penetreme konscias tuj post kiam la novkvalita produkta kapablo estis prezentata, ke ĝi signifas gigantan merkatan oportunon, kaj ili sinsekve pliigis investon en Ĉinio. Kiel la monde plej granda merkato de regeneraciaj energioj kaj la monde plej granda produktanto de ekipaĵoj, Ĉinio kontinue liveris bonkvalitajn produktojn al la mondo, ankaŭ akcelis verdan kaj malaltkarbonan transforman procezon de la mondo. Lastatempe, ĉina fama entrepreno de la fako de novaj energioj SUNROW sukcese subskribis kontrakton kun saud-arabia kompanio Algihaz pri la monde plej granda programo de energikonservado, ĝi estas la viva ekzemplo, ke ĉina novkvalita produkta kapablo utilas al la monda disvolvo.

Vigle leviĝas novaj industrioj kaj progresas verda disvolvo.  Laŭ la tuta mondo, la ĉina ekonomio marŝas al nova periodo kaj fariĝis brilon. Oni povas antaŭvidi, ke sekve de ĉina plua ampleksa produndigo de reformado, novkvalita pordukta kapablo eligos pli viglan kinetan energion, utilos al altkvalita disvolvado kaj konstruado de ĉina modernigo, ankaŭ metos novan vivecon en la mondan ekonomion.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree