Revivigo de Rivero: Kiel poluita akvovojo estis transformata
Ĝoja Publikigita: 2024-07-21 16:20:06

Kun la longo de 716 kilometroj la Rivero Fenhe, la dua plej larĝa alfluanto de la Flava Rivero - konata kiel “Patrina Rivero” por ĉinoj – suferis severan poluon multajn jaron. Rivera administrado estas ekstreme komplika sistema temo. Defioj antaŭ la Rivero Fenheng estis miniaturo de la malfaciloj en administrado kaj protektado de riveroj kaj lagoj en la pasinteco.

Oktobre de 2016, ĉina prezidanto Xi Jinping prezidis la 28-an kunvenon de la Centra Gvida Grupo por Ampleksa Profundigo de Reformoj, kiu adoptis la "Opiniojn pri Plena Efektivigo de Sistemo de Rivera Ĉefo".

La termino "sistemo de rivera ĉefo" estis relative nekonata en 2017, sekve de la iniciato de proponoj, celoj kaj sistemoj laŭgrade komenciĝis tra la lando. Ĝis la fino de junio 2018, tabuloj estas starigitaj ĉe riveroj en la lando, informantaj, ke ĉiu rivero havas nomumitan ĉefon.

Ses monatojn poste, ankaŭ sistemo de laga ĉefo plene estis efektivigata kaj enoficiĝis pli ol 1,2 milionoj da ĉefoj de riveroj kaj lagoj sur la kvin niveloj provinca, urba, gubernia, urbeta kaj vilaĝa.

Grande pliboniĝis medio de la Rivero Fenhe sub la "sistemo de rivera ĉefo."

En la pasintaj sep jaroj, la sistemo de rivera kaj laga ĉefo, la ĉina solvo de komplikaj akvaj temoj, estis kontinue plibonigata dum praktikoj kaj rezulte transformis belajn riverojn kaj lagojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree