En EU troviĝas serioza diverĝo pri ĉu altigi doganon al Ĉinio aŭ ne
Ema Publikigita: 2024-07-21 14:56:07

Laŭ Reuters, la Eŭropa Unio (EU) lastatempe okazigis konsilan voĉdonon pri ĉu aldoni tarifojn al elektraj veturiloj importitaj el Ĉinio. 12 membroŝtatoj jesis, 4 kontraŭstaris, kaj la aliaj 11 sin detenis. Analizistoj opinias, ke malpli ol duono de la landoj subtenas la altrudon de pliaj tarifoj, kio reflektas la seriozan diverĝon ene de la EU pri ĉi tiu temo.

Ekde kiam la EU anoncis en junio, ke ĝi planas trudi pliajn tarifojn al ĉinaj elektraj veturiloj, la voĉoj de opozicio estas seninterrompaj. La germana registaro opinias, ke estas grave serĉi rapidan kaj konsekvencan solvon kun Ĉinio; la hungara ministro pri ekonomio diris, ke Hungario kontraŭas la altrudon de pliaj tarifoj kaj ke protektismo ne estas solvo. Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio montris, ke la agoj de la EU malobservas la principojn de merkata ekonomio kaj internaciajn komercajn regulojn, damaĝas la ekonomian kaj komercan kunlaboron inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj la stabilecon de la tutmonda provizoĉeno de aŭtoindustrio, kaj finfine damaĝos la proprajn interesojn de Eŭropo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree