Okazis la unua datrevena kunveno pri respondo de prezidanto Xi Jinping al hongkongaj studentoj en Honkongo
Lucia Publikigita: 2024-07-22 19:04:14

La 20-an de julio en Honkongo okazis la unua datrevena kunveno pri respondo de prezidanto Xi Jinping al hongkongaj studentoj en Honkongo. Ĉef-administranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HKSAR) John Lee Ka-chiu, direktoro de la Kunliga Oficejo de la Centra Popola Registaro en la Honkonga Speciala Administra Regiono (HKSAR) Zheng Yanxiong, estroj de ĉefaj edukaj societoj kaj junularaj grupoj en Honkongo, kaj ankaŭ pli ol 400 instruistoj, studentoj kaj gepatroj ĉeestis la kunvenon.

John Lee Ka-chiu diris en sia parolado en la kunveno, ke en julio de la pasinta jaro, prezidanto Xi Jinping respondis al letero de hongkongaj studentoj, kio pruvis la zorgon kaj kuraĝigon de prezidanto Xi al honkonganoj kaj agnoskon de la klopodoj de Honkongo en patriota edukado kaj estas inspiro al lernejoj tra Honkongo.

Zheng Yanxiong diris en parolado en la kunveno, ke la respondo de prezidanto Xi estis sincera kaj pripensema. La vortoj estis plenaj de kora zorgo kaj ardaj atendoj por la juna generacio de Honkongo, kaj montris la direkton al Honkongo plifortigi trejnadon kaj edukadon de junuloj por antaŭenigi patriotisman edukadon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree