Mao Ning, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, anoncis lunde, ke laŭ invito de Francio, la gastiganto-lando, kaj la Internacia Olimpika Komitato, ĉina vicprezidanto Han Zheng vojaĝos al Francio kiel speciala reprezentanto de prezidanto Xi Jinping por ĉeesti la malferman ceremonion kaj aliajn okazaĵojn de la 33-aj Olimpikoj en Parizo la 26-an de julio.