La Komisiono pri Doganaj Tarifoj de la Ŝtata Konsilio diris lunde, ke Ĉinio plu liberigos iujn usonajn varojn de aldonaj tarifoj ĝis la fino de februaro 2025.
Laŭ antaŭa deklaro publikigita en decembro de la lasta jaro, iuj varoj el Usono estis ekskluzivitaj el la doganaj kontraŭrimedoj al la usonaj rimedoj de Sekcio 301 ĝis la 31a de julio 2024.
La komisiono diris en deklaro, ke post la pluvalidigo, la sendevigo daŭros ĝis la 28a de februaro 2025.