Nova plano de Ĉinio pri reformo eligas novajn dividendojn al mondo
Yu Publikigita: 2024-07-22 20:45:46

La tria plena sesio de la 20a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio proponis persisti en la baza ŝtata politiko pri malfermo al la ekstera mondo, akceli reformon per malfermo kaj konstrui pli altnivelan novan malferman ekonomian sistemon. Analizantoj opiniis, ke tio sendis klaran signalon, ke Ĉinio vastigos malfermon al la ekstera mondo kaj la nova plano de Ĉinio pri reformo alportos pli malavarajn dividendojn al la mondo.

Malfermo estas la signo de la ĉina vojo al modernigo. Dum la pasinta jardeko, la malfermo de Ĉinio fariĝis pli kaj pli granda, de la starigo de 22 provaj liberkomercaj zonoj ĝis la konstruado de la Hainan-a Liberkomerca Haveno kaj la subskribo de la Interkonsento pri Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco, kaj de la ripeta redukto de la negativa listo pri la aliro de alilandaj investoj ĝis la malstriktigo de la aliro de telekomunikaj, medicinaj kaj aliaj servoj.

Tio, kion Ĉinio dividas kun la mondo, estas la grandega merkato. La plena sesio proponis ankaŭ plifortigi la kapablon de malfermo en internacia kunlaboro surbaze de la avantaĝo de grandega merkato. Ĉi tio signifas, ke Ĉinio klopoas malfermi sian pordon pli larĝe por ke la granda merkato de Ĉinio fariĝu merkato por divido kun la mondo.

Pli grave estas, ke la malfermo de Ĉinio progresas de malfermo bazita sur fluoj de varoj kaj faktoroj al institucia malfermo de reguloj, reglamentoj, administro kaj normoj. Simple dirite, enlandaj ekonomiaj kaj komercaj reguloj devas esti alliniigitaj kun internaciaj normoj por plenumi la postulojn de la konstruado de pli altnivela nova malferma ekonomia sistemo.

Plivastigo de malfermo al la ekstera mondo celas ne nur tiri alilandajn investojn, sed ankaŭ doni al ĉinaj kompanioj la ŝancon iri eksteren. Nun ĉinaj produktoj kiel novenergiaj veturiloj, litiaj baterioj kaj fotovoltaaj produktoj estas tre popularaj en alilandaj merkatoj, pliigante la tutmondan liveradon de altkvalitaj produktoj kaj antaŭenigante la transformiĝon kaj altgradigon de lokaj ekonomioj. La iniciato Zono kaj Vojo prezentita de Ĉinio kaŭzis grandajn ŝanĝiĝojn al la mondo.

En ĉi tiu procezo, la koncepto de Ĉinio pri "komuna konsiliĝo, komuna konstruado kaj kundivido" kreis novan atmosferon por tutmonda regado. De antaŭenigo de la konstruado de homa komunumo kun komuna estonteco ĝis proponoj de la Tutmonda Disvolva Iniciato, la Tutmonda Sekureca Iniciato kaj la Tutmonda Civilizacia Iniciato, Ĉinio pruvis per siaj agoj, ke ĝi serĉas ne sian propran modernigon, sed mondan modernigon de paca disvolviĝo, reciprokprofita kunlaboro kaj komuna prospero.

  

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree