Lastatempe fermiĝis la finalo de Shaolin Konfua Konkurso 2024 en la Templo Shaolin de Songshan, Henan-provinco. Dum la jaro pli ol 20 000 konfuaj praktikantoj el 101 landoj kaj regionoj partoprenis en la konkursoj kaj fine 124 konfuaj majstroj konkurencis en la finalo. Fine estis elektitaj 10 “Mondaj Shaolin-Kongfuaj Steloj 2024” respektive el Ĉinio, Aŭstralio, Ĉeĥio, Aŭstrio, Usono, Peruo kaj Zambio.