Arkeologiaj aŭtoritatoj lastatempe publikigis mirindajn eltrovaĵojn, inkluzive de "laborejo" de jad-ŝtonaj metiartaĵojde pli ol 3 400 jaroj, en la legendaj ruinoj de Sanxingdui. La novaj trovaĵoj liveras esencajn sciojn pri la originoj de diversaj altvaloraj kulturaj restaĵoj kaj elstarigas la rimarkindajn atingojn de antikva ĉina civilizacio.
Malkovrita fine de la 1920-aj jaroj en la urbo Guanghan, la provinco Sichuan de sudokcidenta Ĉinio, Sanxingdui estis nomata kiel unu el la plej grandaj arkeologiaj trovaĵoj en la mondo de la 20-a jarcento.