Nun estas tre populara la “Vojaĝo al Ĉinio #ChinTravel” en la mondo, la nombro klako de koncernaj videoj superis unu miliardon kaj tiu ĉi vorto jam estas nova nomkarto de Ĉinio! Tio dankas al la senviza politiko por 144 horoj restado.
Lastatempe por faciligi fremdlandajn turistojn, la Daxing Internacia Flughaveno de Pekino publikigis servokarton en lingvoj ĉina, angla kaj rusa, kiu liveras praktikajn informojn pri sekureco, konekto de WIFI, impost-redono por ellandiĝo, trafikaj informoj en la flughaveno, ktp. La fremdlanda turisto diris, ke la karto senigis sian maltrankvilon pro unua vizito al Ĉinio!