Dialogo pri tutmondaj oportunoj en reformo de Ĉinio okazis en Novjorko
Yu Publikigita: 2024-07-23 21:03:13

La 22an de julio en Novjorko, okazis la tutmonda dialogo "Tutmondaj Oportunoj en Profundigo de Reformo de Ĉinio en la Nova Epoko", sub la organizado de Ĉina Komunikila Grupo. Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de Ĉina Komunikila Grupo, kaj Xie Feng, ĉina ambasadoro al Usono, faris videoparoladojn. Robert Kuhn, gajninto de Amikeca Medalo por la Reformo de Ĉinio kaj prezidanto de la Fondaĵo Kuhn en Usono, kaj Stephen Kennedy, direktanto de Fondaĵo de la Familio Kennedy en Usono, ĉeestis la okazaĵon kaj faris paroladojn. Proksimume cent gastoj el usonaj pensfabrikoj, komercaj kaj edukaj rondoj faris profundajn interŝanĝojn rilate la oportunojn alportitajn de la plua ĉiuflanka profundigo de reformo de Ĉinio kaj antaŭenigo de ĉina modernigo al la komuna disvolviĝo de ĉiuj landoj kaj la progreso de la homa civilizacio.

Shen Haixiong diris, ke la tria plena sesio de la 20a Centra Komitato de la KPĈ, kiu altiris tutmondan atenton, sukcese finiĝis en Pekino, kio estas mejloŝtono de Ĉinio en la nova epoko. Prezidanto Xi Jinping diris, ke "reformo kaj malfermo, la dua revolucio de Ĉinio, ne nur profunde ŝanĝis Ĉinion, sed ankaŭ profunde influis la mondon". En la nova epoko, ĉiuflanka profundigo de reformo de Ĉinio estas ŝlosila movo por ĉiuflanka antaŭenigo de la granda afero de nacia rejuniĝo kaj konstruado de forta lando per ĉina modernigo. Ĝi ankaŭ liveros novan helpon al la homaro por esploro de vojo al modernigo kaj pli bona socia sistemo, kaj havigos novajn ŝancojn kaj injektos novan impeton al la disvolviĝo de landoj tra la mondo.

Xie Feng diris, ke la tria plena sesio de la 20a Centra Komitato de la KPĈ estis tre grava kunveno okazigita dum la tre grava periodo de ĉiuflanka antaŭenigo de la konstruado de forta lando kaj la granda afero de nacia rejuniĝo per ĉina modernigo. Ĝia plej grava rezulto estis la ekzameno kaj adopto de la Rezolucio pri Plua Ampleksa Profundigo de Reformo por Antaŭenigo de Ĉina Modernigo. Ĝi sisteme skizas grandiozan planon pri plua ampleksa profundigo de reformo kaj antaŭenigo de ĉina modernigo kaj reflektas la firman decidon kaj fortan mision de la Centra Komitato de la KPĈ kun kamarado Xi Jinping ĉe la kerno daŭrigi la reformon ĝis la fino. Ĝi estas ne nur la daŭrigo de praktiko en la ampleksa profundigo de reformo depost la tria plena sesio de la 18a Centra Komitato de la KPĈ, sed ankaŭ la epoka ĉapitro en la nova vojaĝo por antaŭenigo de ĉina modernigo.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree