Ĉina ĉefministro urĝas Tianjin antaŭenigi altkvalitan disvolvon per profundigita reformado
Lucia Publikigita: 2024-07-23 14:49:03

Ĉina ĉefministro Li Qiang lunde urĝis la nordan ĉinan municipon Tianjin plenumi ĉiujn reformajn taskojn, antaŭenigi altnorman malfermon, aktive esplori novigon kaj antaŭenpuŝi altkvalitan disvolviĝon per plua ampleksa profundigo de reformo.

Li, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn dum inspektado en la urbo post la lastatempa fino de la tria plena sesio de la 20a Centra Komitato de la KPĈ.

En parko de sciencteknika novigo, Li interparolis kun esploristoj kaj reprezentantoj de finance-teknikaj institucioj kaj nove fonditaj kompanioj por informiĝi pri konstruado de ekosistemoj de novigaj servoj kaj aplikado de esplorrezultoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree