Xi gratulas Kagame pro lia reelektiĝo kiel ruanda prezidento
Yu Publikigita: 2024-07-23 20:52:10

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis mesaĝon al Paul Kagame, gratulante lin pro reelektiĝo kiel ruanda prezidento.

Xi diris en la mesaĝo, ke Ruando estas tradicia amika lando de Ĉinio, kaj ke en la lastaj jaroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Ruando rapide disvolviĝis, kun fruktodonaj rezultoj atingitaj en kunlaboro en diversaj kampoj kaj tradicia amikeco senĉese profundigita.

Li diris, ke li volas labori kun Kagame por plue plifortigi reciprokan politikan konfidon, vastigi kaj profundigi praktikan kunlaboron en diversaj kampoj, kaj antaŭenigi la dulandajn rilatojn al nova nivelo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree