Lastatempe ĉina sciencesplora teamo gajnis rompon en teknologio pri senpilota mikraaviadilo. La suenergia senpilota mikraaviadilo peza je nur 4,21 gramoj estas pli malpeza al la papero en formato A4. Ĝi povas per natura sunlumo realigi serion da movoj de elektroprovizo, mobilado kaj vertikala flugo. Tiu ĉi plej lasta esplora frukto de la sciencteknika teamo de Pekina Aerspaca Universitato estis publikigita en la internacia akademia gazeto #Nature.