Zheng Haohao: 11jara knabino strebos al revo per glit-tabulo en Parizo
Mirinda Publikigita: 2024-07-24 09:38:44

En la ĉina sporta teamo al la Parizaj Olimpikoj, la plej juna sportisto estas 11-jara Zheng Haohao, glit-tabulisto kiu ĵus diplomiĝis el elementa lernejo. Ŝi eklernis glit-tabulon en la 7a jariĝo kaj eniris en la provincan teamon en la sekvanta jaro, partoprenis en internaciaj konkursoj ekde la 10a jariĝo. La juna glit-tabulisto sinsekve gajnis orajn kaj arĝentajn medalojn en diversaj konkursoj, kvankam ŝi ĉiam estis la plej juna. En la lasta dektago de junio, Zheng Haohao per la lasta lukto gajnis enirbileton de la Parizaj Olimpikoj. En la 6a de aŭgusto Zheng partoprenos en la matĉo de virina bolva glit-tabulado dum la Olimpikoj 2024. En la ferma tago de la Parizaj Olimpikoj en la 11a de aŭgusto ŝi bonvenigos sian 12an naskiĝtagon. La vojaĝo al Parizo kun tiel signifoplenaj tagoj certe estos neforgesebla por tiu knabino. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree