Kial grava interna repaciĝo de Palestino estis atingita en Pekino?
Yu Publikigita: 2024-07-24 20:07:27

Palestina liberigo vidis gravan historian momenton marde en Pekino. Post tri-taga dialogo pri interna repacigo, 14 palestinaj frakcioj subskribis la Pekinan Deklaracion pri Fino de Dissplitiĝo kaj Plifortigo de Palestina Nacia Solidareco, kiu emfazas, ke la Palestina Liberiga Organizo estas la sola legitima reprezentanto de la palestina popolo. Ankaŭ interkonsento estis atingita pri la postmilita administro de Gazao kaj la konsisto de provizora registaro de nacia repaciĝo.

Ĉi tio estas granda kaj malfacile atingita repaciĝo kaj grava paŝo al paco en Mezoriento. Diversaj palestinaj grupoj dankis Ĉinion pro ĝia longdaŭra firma subteno kaj sindona helpo al Palestino. Ili laŭdis la devontigon de Ĉinio al justeco kaj egaleco en la internacia komunumo. La saud-arabia televida kanalo "Arabia" komentis, ke la diplomatia agado de Ĉinio reflektas ĝian respondecon kaj estas "rimarkinda kaj admirinda".

La unua repaciga dialogo inter la 14 palestinaj frakcioj en Pekino montras, ke novaj konsentoj estis atingitaj ene de Palestino sub la mediacio de Ĉinio. Ĉiuj palestinaj frakcioj alvokis starigon de sendependa palestina ŝtato kun Jerusalemo kiel ĉefurbo laŭ koncernaj rezolucioj de la UN. Tio montras, ke sub la mediacio de Ĉinio, tiuj palestinaj frakcioj prenis racian sintenon.

Ĉinio ne havas proprajn interesojn en la palestina problemo kaj daŭre staras flanke de paco kaj homa konscienco. De la normaligo de rilatoj inter Saud-Arabio kaj Irano, kiu okazis pasintjare en Pekino, ĝis la subskribo de la supre menciita deklaracio de diversaj palestinaj frakcioj lasttempe, ĉi tiuj du gravaj repaciĝoj en Mezoriento pruvas, ke Ĉinio ĉiam estas sincera en sia subteno al antaŭenigo de paco kaj disvolviĝo en la regiono kaj restas sincera kaj fidinda amiko de la arabaj landoj. La ĵurnalo Gulf News de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj komentis, ke Ĉinio estas rigardata kiel justa partnero kaj kredinda mediacianto en Mezoriento.

Subskribo de la Pekina Deklaracio sendis klaran signalon al la internacia komunumo, ke la palestina popolo esperas fini la internajn konfliktojn. Unuigita kaj sendependa ŝtato devas esti fondita. Kun firma fido kaj ĝusta orientiĝo, la procezo de interna repaciĝo en Palestino povas esti solidigita paŝo post paŝo. Sur tiu ĉi vojo, Ĉinio senĉese klopodos por paco kaj justeco kaj senlace antaŭenigos la pacan procezon inter Palestino kaj Israelo.

  

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree